Auckland Esperanto Society Library

Local cover image
Local cover image

Mil naŭcent okdek kvar [1984] / tradukis Donald Broadribb

By: Material type: TextTextPublication details: France Mondial 2012ISBN:
  • 9781595692498
Summary: La romano "Mil naucent okdek kvar" de la brita autoro George Orwell (1903-1950) aperis en 1949 kaj prezentas socion samtempe utopian kaj malutopian, kiel emfazas la tradukinto, Donald Broadribb, en sia "Antauvorto": utopian, char en la kvardekaj jaroj de la 20a jarcento, la mondo de 1984 shajnis for kaj neimagebla; kaj malutopian, char ni intertempe scias el la historio, ke ekzistis kaj ekzistas fortoj, kiuj strebas al sociordoj simile radikale subpremaj kaj chionobservaj, kiajn la libro prezentas. --- En "Mil naucent okdek kvar", la mondo estas dividita inter tri supershtatoj, kiuj konstante militas unu kontrau la alia. La romano priskribas la vivon en unu el ili, Oceanio, chefe en Flugkampo Unu (Britio) kaj ties chefa urbo, Londono. Ghi rakontas la vivon de Winston Smith, kiu shajnigas esti fidela membro de la chionreganta Partio, kaj lian vojon al ribelemo kaj sekreta amafero, same kiel ties konsekvencojn. --- Pluraj vortoj au frazoj inventitaj de Orwell por tiu chi delonge klasika romano enshtelighis en la anglan lingvon, kiel "Granda Frato rigardas vin" (Big Brother is watching you), "duoblapenso" (doublethink), "pensokrimo" (thoughtcrime) aŭ "Novparolo" (Newspeak). La nomo de la autoro mem rezultis en la adjektivo "Orwellian" (Orvela), kiu aludas al manipulado de la penso de la amasoj fare de autoritatoj, au al organizita sekreta observado de la vivo de homoj.
Tags from this library: No tags from this library for this title. Log in to add tags.
Holdings
Item type Current library Collection Call number Status Date due Barcode
Book Book Universitato de Aŭklando Esperanto Klubo Fikcia Missing 97

La romano "Mil naucent okdek kvar" de la brita autoro George Orwell (1903-1950) aperis en 1949 kaj prezentas socion samtempe utopian kaj malutopian, kiel emfazas la tradukinto, Donald Broadribb, en sia "Antauvorto": utopian, char en la kvardekaj jaroj de la 20a jarcento, la mondo de 1984 shajnis for kaj neimagebla; kaj malutopian, char ni intertempe scias el la historio, ke ekzistis kaj ekzistas fortoj, kiuj strebas al sociordoj simile radikale subpremaj kaj chionobservaj, kiajn la libro prezentas. --- En "Mil naucent okdek kvar", la mondo estas dividita inter tri supershtatoj, kiuj konstante militas unu kontrau la alia. La romano priskribas la vivon en unu el ili, Oceanio, chefe en Flugkampo Unu (Britio) kaj ties chefa urbo, Londono. Ghi rakontas la vivon de Winston Smith, kiu shajnigas esti fidela membro de la chionreganta Partio, kaj lian vojon al ribelemo kaj sekreta amafero, same kiel ties konsekvencojn. --- Pluraj vortoj au frazoj inventitaj de Orwell por tiu chi delonge klasika romano enshtelighis en la anglan lingvon, kiel "Granda Frato rigardas vin" (Big Brother is watching you), "duoblapenso" (doublethink), "pensokrimo" (thoughtcrime) aŭ "Novparolo" (Newspeak). La nomo de la autoro mem rezultis en la adjektivo "Orwellian" (Orvela), kiu aludas al manipulado de la penso de la amasoj fare de autoritatoj, au al organizita sekreta observado de la vivo de homoj.

Click on an image to view it in the image viewer

Local cover image

Powered by Koha